Morto de mia bopatrino

Fakte antaŭ kelkaj tagoj mia bopatrino mortis pro malsano.
Bopatrino, ŝia malsano aperis de novembro en la lasta jaro. Ŝi fariĝis esti lacema per ne-multaj paŝadoj. Kaj en januaro sekvinta ŝi jam malfacile paŝis normale. La edzo kaj ŝi pensis, ke la simptomo estas malofta afero, kaj ŝi ne povos resaniĝi per trejnado.
Do, ili vizitis/vizitigis kelkajn hospitalojn; fine kuracisto diris al ili: la malsanon oni ne povas kuraci, kaj ŝi nepre mortos en ĉijaro. La malsano estas "Amiotrofa lateralsklerozo". Ŝi tiam estis en la hospitalo, kaj aliaj malsanuloj, kiuj kuŝis najbaraj litoj, sekve kaj sinsekve elhospitaliĝis reboniĝinte. Ŝi sola restis en la ĉambro de malsanuloj. Bopatro diris, "tio plej suferigis ŝin. Kial sola mi ne resaniĝas, kial kial kial nur mi...".
Dum bopatro preparis tre diligente sian hejmon por ke edzino elhospotaliĝos kaj vivos facile hejme. Laŭ la ĝenerala fino de la malsano, la malsanulo vivas kaj mortas en sia hejmo (ne en hospitalo). Li faris la tutan plankon en hejmo en ebenan, kaj li metis multajn manapogilojn sur la muroj, kaj aĉetis specialan liton por ŝi. Kaj tamen ili estis vane preskaŭ tute. Ŝi baldaŭ revenis hejmen el la hospitalo, kaj tuj ŝi perdis kapablon de paŝado. Ŝi tute ne povis levi sin el lito.
ALS perdigas rapide ĉiujn fortojn el ĉiuj muskoloj. Kaj fine la malsano falas: ne povas manĝi, ne povas ridi, ne povas paroli, ne povas elvoĉi, ne povas spiradi, kaj ne povas vivi: tamen male la sentoj kaj konscio restas klare ĝis fino. Diable! Dio! Budho! Jes, la malsanulo sentas doloron, sentas malagrablecon, aŭdas ridon kaj ploron sed li/ŝi ne povas paroli, ne povas protesti, ne povas rifuzi, ne povas eskapi.
La malsanulo ĝenerale faras truon sur sia ventro por nutriĝo, kaj truas antaŭparton de kolo por spirado, kaj fine falas en spirĝeno kaj mortas. La procezo estas tre netolerebla kaj malfacile pacienciĝa.
Bopatro kaj bopatrino falis en teruran inferon kvankam ankoraŭ ambaŭ vivas. La suferadojn ne povas diri mi kaj eĉ bopatro.
Mia bopatrino mortis antaŭ ol trui ventron. Tio estis subite. Ŝi mortis en hospitalo. Ŝi jam enhospitaliĝis por trui ventron.



Bopatro diris en la funebra ceremonio, "mi dankas al ŝi, pro ke malgraŭ mallonga tempo ŝi donis al mi la laboron karan, ke mi zorgas kaj flegas ŝin. Mi ne havis krom tion."
En la funebra ceremonio kolektiĝis ĉiuj nepoj tre junaj, kaj ili montris al homoj siajn viglojn gaje.
Mi murmuris vidante infanojn: estas bone.



Mi ne deziras / ne bezonas vortojn por konsolo. Tiu estas nur ĉiu taga afero. Kion oni povas fari por la naturo de la homo? Homo povas fari nur humanan aferon diligente. Antaŭ ĉio / post ĉio. Homo povas esti nur honeste varme.