Infano kreskas

Infano Kreskadi estas fariĝi esti ne laŭ volo de la gepatroj. Kaj mia filineto estas kreskanta. Ju pli ŝi akiras sian socialecon, des pli havas sian propran volon. Ke infano kreskas, estas, la procezo ke infano akiras memstarecon, memdecidpovon, sendependecon, liberecon.
Mi ĉiutage kuiras manĝaĵon matenan kaj vesperan, ĉiutage, post tago, sekvan tagon...
Hodiaŭ matene ŝi manĝis ovon hejme, kaj manĝis ovon en vartejo tagmeze. Per diversaj cirkonstanco ĉi-vespere ni manĝus hamburgeron. Kaj la recepto bezonas ovon por hamburgero. Krome mi senatente diris antaŭe, ke ŝi povos manĝi fromaĝon kun hamburgero vespere.
"Vi, vi manĝos troe da ovo", mi diris al ŝi bakante hamburgeron, "mi diris al vi povi manĝi fromaĝon, sed pardonon, ne manĝu fromaĝon."
Ŝi tre plendis.
"Do, kiun vi elektas? Mian hamburgeron, aŭ fromaĝon?"
Ŝi tuj respondis, "Fromaĝon!"
(Stultulo!)
Mi tuj deprenis ŝian teleron de hamburgero, kaj donis fromaĝon maldensan (la fromaĝo estas dekomence maldensa. Ĝi estas film-formita fromaĝo).
Ŝi ĝoje mordetis iom post iom intence.




Ĉiutage ofte ofte tre ofte mi batalas kontraŭ mia impulso bati ŝin forte! Certe ŝi estas kreskanta.