*[マルタ] 6-0044

  --- Mi konsentus tian pagon, --- ŝi diris, --- se oni akceptus min kune kun mia malgranda filineto.  
  La okuloj de Ludovikino Zminska, kiuj antaŭ momento esprimis esperigan meditadon, nun malvarmiĝis.  
  --- Ha! --- ŝi diris, --- vi ne estas do sola, vi havas infanon... うわー
  --- Kvarjaran knabineton, bonaniman, trankvilan, kiu al neniu farus iam ian malagrablaĵon.  
  --- Mi kredas, --- diris Zminska, --- kaj tamen mi ne povas doni al vi eĉ la plej malgrandan esperon ricevi lokon kune kun la infano.  
  Marta rigardis la parolantinon kun miro. ありゃー