Japanaj nukleaj centraloj estas konstruitaj sur la aktivaj fauxltoj kaj maljusteco / 活断層と不公正の上に原発建設

Kelkaj japanaj nukleaj centraloj estas konstruitaj sur la aktivaj faŭltoj (, kvankam ĉiu ne kredus ĝin).
Je la plano de konstruo de la centralo, registaro (kaj lokaj registaroj) kaj la elektra kompanio okazigis la simpoziojn ĉe la loko, je kiu ili konstruos la centralon por garantii justecon. Registaro kaj kompanio decidis per la simpozioj, ĉu la centralojn konstruu aŭ ne.
En ĉiu simpozio multaj lokaj loĝantoj opiniis opozicion aŭ timon pri la nukleaj centraloj, sed la rezultoj de enketoj estis ĉiam aproboj aŭ akcepto al la konstruo. (kelkaj esceptoj troviĝis).
Lastatempe sinsekve aperis la falsado de la simpozioj kaj enketoj. La elektraj dungitoj ĉiam organizis la aprobajn aŭ akceptemajn opiniojn per siaj kompanianoj aŭ (dungitoj de ) sam-profitantoj. T.e. la rezultoj de simpozioj aŭ de enketoj estis jam aranĝitaj antaŭ ĉio.
Kaj krome tion sciis aŭ ordonis la registaro!


Maljuste ĉio-aranĝita afero fare de potenculoj nomiĝas "Yarase" (farigi aŭ agigi) en la japana lingvo.



La bazo de la japanaj nukleaj cntraloj estas aktivaj faŭltoj kaj maljustecoj nomataj "Yarase".


http://headlines.yahoo.co.jp/hl?a=20110830-00000077-jij-pol