Malnova Rakonto, "URASxIMA-Tarō" / 浦島太郎


Eble vi scias la japanan tradician malnovan rakonton, "URAŜIMA-Tarō"n. Ĉi tiu rakonto estas legendo, daŭre rakontata almenaŭ de la jaro 500 p.k. Kaj ĝi estas tre konata fabelo por infanoj.


(Multaj varioj de la rakonto troviĝas)

  1. Iam antaŭ longa tempo, ie juna fiŝkaptisto troviĝis, nomata "URAŜIMA-Tarō".
  2. Li savis testudon, kiu estis turmentata de knaboj je la sabla plaĝo. La testudo dankante revenis en la maron.
  3. En la venonta tago, la savita testudo venis al URAŜIMA kaj invitis lin al la palaco en la maro por danko.
  4. URAŜIMA vizitis la palacon sur la dorso de testudo. Tie troviĝis tre bela junulino (filino de Drako-dio?) kaj multe dankis al li. Ĉiutage ŝi kaj ŝiaj servantoj (fiŝoj, testudoj kaj aliaj maraj vivaĵoj) festenis al li kaj gaje plezurigis lin per danco, ĥoro ktp.
  5. Jam pasis tri tagoj. URAŜIMA adiaŭis al la junulino, kaj la testudo portis lin al la plaĝo de lia vilaĝo.
  6. Sed en la vilaĝo li trovis neniun konatan. Troviĝas nur fremdaj homoj. Krome lia hejmo jam malaperis.
  7. Li sentis solecon kaj iĝis malgaje. Do li malfermis la keston, kiun la junulino donacis al li dirante "ne malfermu".
  8. El la kesto blanke fumis multe. Kaj li tuj maljunuliĝis kaj mortis. (La tri tagoj en la maro egaris tridek jaroj sur la tero.)


En via lando oni rakontas saman aŭ similan tradician fabelon?
Oni povas legi la resumon je Vikipedio(j).