el "Tajda fluo" (kolumno de iu jxurnalo)


S-ro Joachim Gauck, kiu en la lasta semajno enoficiĝis en la prezidento de Germanio, estis aktivisto de homrajtoj en La Orienta Germanio. Depost de la unuiĝo de Germanioj, 10 jarojn li estis la estro de administrado de dokumentoj de "Stasi (Ŝtazi)".
"Stasi"estas mallongiĝo de "Ministerium fuer Staatssicherheit (ministerio pri la ŝtata sekureco)" Ĝi estis "la sekreta servo (polico) de la Germana Demokratia Respubliko"(el Vikipedio). Ĝi faris denuncan reton inter popolo. Ĝi denuncigis detale, kiu kritikas kaj plendas la politikon. Post la defalo de malnova reĝimo, la denuncitaj homoj povis vidi la dokumentojn pri si mem.
Sed novaj tragedioj naskiĝis. Ĉar estis multaj okazoj, ke oni trovis proksimulojn (familianoj, parencoj k.a.) kaj intimajn amikojn en la "denuncintoj". Kvankam la denuncadoj estis faritaj ne volonte, pro turmento, aŭ per koruptado, sed iliaj de-postaj interrilatoj disrompiĝis. Ĝi donis eĉ eksgeedziĝojn.
Mia (kolumnisto) konato, germano, trovis sian plej intiman amikon en la dokumentoj kaj li telefonis al la amikoj. "Mi ne koleras. Nur mi volas scii, kial vi faris ĝin." La telefonita neis la denuncadon agitiĝe, kaj malŝaltis la telefonon. Rompiĝis la interamikeco.
"Stasi" faris eĉ instruistojn denuncantoj. Ĝi ordonis al instruistojn kapti kaj raporti la konversaciojn inter gepatroj per/tra la lernantoj.
Iuj diris, "Oni endis enfermi la dokumentojn de 'Stasi'." Tamen la atencito de homrajtoj rajtas scii la atencon kaj atencinton. Krome la inform-malfermado necesas por la kontrolado de la historio. Sed la afero estas tro maldolĉa. La potenco dominas sur la inter-spionado. Tia reĝimo, eĉ post ĝia rompiĝo, turmentadas homojn.