Fazano kaj trafika akcidento


Ĉi matene (8:30) mi survoje al la laborejo vidis unu fazanon. Du, trifojon mi vidas ĝin. Fazano estas la nacia birdo.




Kaj post minutoj survoje ĉe la vojkruciĝejo en loĝkvartalo mia motorciklo estis dekstre koliziata de alia motorciklo. Mi koliziite maldekstren iris kaj falis.
Feliĉe mi nur kontuzo ne grava. Kaj la alia ulo ne vundiĝis. Tamen la plasta frontkovlilo de la motorciklo de la alia ulo disfendiĝis. Mia motorciklo estas forta, do la antaŭa radobendo vundiĝis, la piedbreto iom estas fleksita, kaj la antaŭa korbo iom tordiĝis.
Ambaŭ motorcikloj kapablas funkcii, do ni kontroligis la akcidenton de polico, kaj raportis aferon al la trafik-asekur-agentejo, kaj ni disiris.


Ni devas atente veturi motorcikle.