En la 21a tago de julio, mi jam menciis, okazos la baloto pri la japanaj konsilianoj.
Miaj deziritaj minimumaj politikoj estas jene:
Ĉesu refunkciigi la nukleajn centralojn, abolu elektroproduktadon de nuklea generatoro!
原発再稼動反対、即時廃炉を目指せ
Kvankam la Fukiŝima Katastrofo ankoraŭ ne finiĝis, male estas profunde severiĝanta, kaj krome oni ankoraŭ ne klarigis la detalojn de la kaŭzo de la katastrofo, tamen la registaro kaj giganta kapitalistaro volas trude refunkciigi la centralojn kaj krome eksporti ilin.
Mi postulas ĉesi refunkciigi la nukleajn centralojn kaj tuj nuligi nukleajn centralojn.
Ne altigu la akcizon (aldonvaloran imposton)!
消費税増税反対!
La registaro kaj registaraj partioj intencas altigi la akcizon de 5% ĝis 10%. Sed vivo de popoloj ne boniĝis, boniĝas kaj boniĝos.
Mi malaprobas altigi la imposton.
STOP TPP'n! (Ĉesu TPP'n!)
ストップTTP!
TPP ("Trans-Pacific Strategic Economic Partnership Agreement" aŭ "Trans-Pacific Partnership"; "Trans-Pacifika Strategia Ekonomia Partnereca Pakto") detruos kaj ruinigos japanan popolan vivon, industrion kaj agrikulturon ekonomie, politike kaj sociale.
Ne malreguligu (senreguligu) labor-leĝojn
雇用と労働の規制緩和反対
Japana kapitalistaro kaj la registaro volas malreguligi la leĝojn pri posteno ((mal)dungado) de laboristoj.
Eĉ nun multaj laboristoj perdis maljuste siajn postenojn, estas malaltigitaj salajroj.
Usonaj armeaj bazoj foriru el la Japana teritorio, precipe el Okinavo.
普天間基地は海外移転を
Ĝi estis promesita afero. Tuj eliru el FUTEMMA.
Kaj Ne venu, kaj foriru danĝera "OSPREY". La Osprey'j arbitre flugadas sur loĝejoj.
Ne amendu la japanan konstitucion
改憲反対
La regpartio kaj aliaj partioj krom du partioj (komnista partio kaj soci-demokrata partio) intencas amendi la japanan konstitucion. La celo de la amendo estas fari Japanion oficiale libere partopreni militon de Usono.
Defendu la japanan konstitucion kontraŭ militema aĉaro.
Nuligu la "Progresiga-leĝon pri reformo de sociala sekurigo"
悪法『社会保障改革推進法』を廃止せよ
La leĝo nomata "progresigi reformon de sociala sekurigo" estas tro malbona leĝo. Ĝia celo estas radikale ĝisfunde redukti (alĝustigi) socialan sekurigon. La registaro povas facile redukti la socialajn sekurigojn laŭ rekomendo de la komisiono, kies komisiito konsistas el kelkaj "saĝuloj" kiujn elektis la registaro (ne eĉ la parlamento).
Abolu la Majoritatan balotsistemon
小選挙区制は廃止せよ
Duono de la japana parlamenta balotsistemo estas la "majoritata balotsistemo".
Laŭ mi pri ĝi, "nurunu-venka balotsistemo" aŭ "plejmultito-elektota balotsistemo" aŭ "unusolseĝaj distriktaj balotsistemo" estas pli bone.
Antaŭ ĉio, la artikolo pri tiu balotsistemo en Vikipedio estas bona.
Tiu balotsistemo malbonigas kaj malsaĝigas Japanion kaj japanan popolon.
こんなに政治を劣化させ、おびただしい死票と裏切り政治家によって主権者の主権者意識を退廃させる選挙制度はない。これを導入した人物も自分で自分の首を絞めているようだが、自業自得とか言っている場合ではない。一票の格差を言うなら、死票を投じた有権者や、ばかばかしくて投票に行かなかった有権者の無価値になってしまった票の価値も回復させるよう制度を改めるべきである。