Belulino kaj pudingoj

Hieraŭ mi kaj mia filino vizitis al magazeno. En la subtera etaĝo (keletaĝo) de la magazeno oni traktas tre diversajn manĝaĵojn. En iu budo (sekcieto) tre ĉarma junulino vendis etajn pudingojn plast-pakitajn. Iliaj gustoj (specoj) estas mango (frukto), ruĝa batato, fromaĝo kaj ĉokolado.
Ŝi, la belulino gustumigis ĉiun specon prove al ni.
ŜI: Jen, la mango-frukta pdingeto, bongusta ĉu ne?
Mi: Ho, ĉi tio estas tre bongusta!
ŜI: Sekve, ruĝbataton gustu. Kiel?
Mi: A-ha, dense kaj glate ... bungusta.
ŜI: Kaj post fromaĝo, finu per ĉokolado!
Mi: Mi estas ravita!
Ĉiuj estis tre bongustaj kaj krome la vendistino estas tre ĉarma... tamen la prezo estas alta. La prezo estas duoble alta ol mia takso. Kvankam mi volis ĝui konversacion kun ŝi, mi forlasis tre bedaŭrinde.

高島屋の地下です。