Skribajxoj de infanoj / 子どもの作文

Mi ŝatas skribaĵojn de infanoj. Okaze naiva frazo esprimas veron bele kaj trafe. Kaj en Japanio ekzistas la instrua maniero per skribado de infano.
Mi tradukas iom da ekzemplero.


(de knabo 10 jarojn aĝa)

Mia deziro

    Mia deziro estas ke mi volas vidi mian vizaĝon dormantan.Mi iam vidis mian fratan kaj fratinan kaj fratinetan dormantajn vizaĝojn, mi neniam vidis mian.
    Eĉ mi iam planis kiel mi povas vidi mian dormantan vizaĝon.
    Mi volas vidi, kvankam mi devus forĵeti 1000 enojn.
    Iam mi petos al mia patrino foti mian.

(de alia knabo 10 jarojn aĝa)

Ikegami-njo

    De kiam mi ĉimatene ekiris al lernejo mi maltrankviliĝis, ĉu Ikegami-njo venos. Post ĉio apuda seĝ-ulino ne estas, mi sentas solecon.
    Hodiaŭ mi alvenis al lernĉambro, surmetis gimnastikan veston, babilis kun Ooŝima-ĉon, tiam rimarke subite, turnis min malantaŭen, tie alvenis Ikegami-njo. Mi tre ĝojis kaj mi diris,
    "Ŭao! Surpriziĝas mi! Kial vi malestis?"
    "Ĉar malvarmumis", ŝi diris.
    Mi jam ne respondis, kaj elkuris al gimnastejo.

(Lia seĝo en la lernĉambro estas apud ŝi. Ĉiutage, ili konfliktas: unu ŝtelis alian krajonon, unu petolskribis sur alian kajeron, ktp. Unuavide ili ne estas intimaj reciproke. Sed unu tagon, unu malestis, alia skribis tiel.)


(de knabo 7 jarajn ĝa. La unua lernojara lernanto unuafoje skribis.)


      Mi faras lernon.
      Mi faras skribtable.
      Mi ludas kun geamikoj.
      Mi spektas televidon kun Kunie-ĉo.
      Mi rajdas biciklon.
      Mi faras kverelon.
      Mi faras ĉion ajn.
      Mi faras amike.


(Kaj la instruisto eksplikis pri ĉi tiu skribaĵo, "la geknaboj unua-lernojaraj estas okupitaj".)

綴方教育論 (1983年)

綴方教育論 (1983年)