esperanto.hatenablog.jp
の翻訳。
Laŭ mia diveno, ĉi tiu persono ŝajnas rigardi la temon de homaj rajtoj nur kiel ≪ aferojn, kiuj lastatempe aperas en la novaĵoj ≫. Eble li ne konsideras la aferon pri homaj rajtoj kiel seriozan aŭ gravan problemon.
Nuntempe estas ofte disktataj temoj, kiuj ofte aperas en la novaĵoj, kiel ekzemple GLATK+ *1, enmigrado kaj leĝoj kontraŭ malamparolo. Sed la internacie interkonsentita norma katalogo pri homaj rajtoj kovras multe pli vastan spektron da temoj.
Oni kutime ne pensas pri homaj rajtoj kiel la una afero, ekzemple pri proprieto kaj persona libereco. Verŝajne tio venas el la fakto, ke oni vivas en socio, kie tiuj rajtoj estas memkompreneblaj kaj preskaŭ plene garantiataj per institucioj kaj mekanismoj.
Tia Konsidero, ke nur "la kontestataj" estas "homaj rajtoj", estas miskompreno. Tia miskompreno estas facile okazebla en socioj kie homaj rajtoj estas firme protektataj.
Ju pli oni sentas sin fremdaj al la sufero kaŭzita de malrespekto de homaj rajtoj, des pli oni evitas temojn pri homaj rajtoj. Ĉar tiuj temoj estas rigardataj kiel polemikaj, pretendo de rajto emas esti miskomprenata kiel nenecesa politika obsedo.
Tiel kompreni la homrajtajn demandojn nur kiel “bruligajn” aŭ “dividemajn” temojn (wedge issues), kaj ne ligi ilin al la rajtoj, kiujn oni mem ĝuas --- kiel proprietrajto, libereco aŭ balotrajto ---, signifas simple: oni ne komprenas homajn rajtojn.
Wedge issue estas temo uzata en politika diskuto aŭ elektokampanjo por akiri apogon de specifa grupo. Ĝia celo estas krei dividon kaj tiel vastigi la bazon de apogantoj.
Por komprenigi homajn rajtojn al tiuj, kiuj ne komprenas ilin, plej efike estas montri, ilia nekompreno kaŭzas kiajn danĝerojn kaj problemojn.
0. "Marĝenigo" de homaj rajtoj
La ideo rigardi homajn rajtojn kiel "ilon por specifa flanko", uzas ilin kiel siajn batalilojn kaj malplenigas la ŝtatan devon protekti homajn rajtojn, kvankam ili devus esti komuna jura premiso,
1. Malviglado de sentemo de socia sentilo de homaj rajtoj
Nekompreno de homaj rajtoj emas ignori kontestojn de minoritatoj, kiel politikajn obsedojn. La minoritatoj kontestantaj estas tiuj, kiuj esence plej frue alfrontas la sociajn malagordojn kaj malfacilaĵojn kaj suferas pro tiuj. Ignori tiujn voĉojn signifas prokrasti la trovon de sociaj problemoj solvendaj.
2. Miskompreni homajn rajtojn kiel privilegion por minoritato
Tia miskompreno ne alarmas pri limigoj de homaj rajtoj. Kvankam la "konstitucia urĝa klaŭzo" kaj "leĝo por daŭra observado de kontraŭŝtataj grupoj" silenteme minacas eĉ posedrajtojn kaj voĉdonrajton, la plimulto ne rimarkas la denĝerecon.
3. Falsa premiso: ne disputata rajto estas konservita sendifekte
Limigo de esprimlibereco malkuraĝigas reklamadon kaj balotokampanjon, kaj subfosas la bazon de politika partopreno. Malfaciliĝo de aliro al juĝado samtempe minacas protekton de proprietrajtoj.
4. Dependo sur la eksteraj premoj
Pro tio, ke en la lando mankas sufiĉaj diskutoj pri hojmaj rajtoj, formiĝas strukturo, en kiu la kondiĉoj de homaj rajtoj pliboniĝas nur sub la premo de eksteraj faktoroj. Tiuj inkluzivas traktatajn instancojn, merkatajn sankciojn kaj raportojn de alilandaj amaskomunikiloj.
5. Mallarĝiĝo kaj mallonga perspektiĝo de politikaj entreprenoj
Politikaj partioj kun forta konscio pri dividigaj temoj (wedges) traktas nur “malvenkeblajn” demandojn, kaj ilia politika programo estas limigita. Tial riskoj pri homaj rajtoj estas neglektataj.
6. Stagniĝo de teknologia novigado
Limigo de esencaj homaj rajtoj --- libereco de esprimado, de esploro kaj protekto de privateco --- malkuraĝigas kunhavigon de datumoj kaj kritikajn esplorojn. Tial la bazo de teknikaj novigoj estas minacata.
Fakte, la mekanismo por protekti homajn rajtojn funkcias laŭ preskaŭ la sama logiko de sekureca tekniko kaj kvalito-kontrolo.
Por kompari ĝin,
HRET (Homrajta Efiktakso --- HRIA: Human Rights Impact Assessment) estas komparebla al revizio de specifoj: oni antaŭe analizas eblajn efikojn al homaj rajtoj kaŭzotaj de projekto kaj politiko. Kaj HRDE (Homrajta Deviga Esploro --- HRDD: Human Rights Due DIligence) similas al la kontinua integriĝo kaj testado: oni "konstante kontrolas kaj korektas" (Continuous Integration & Testing(CI&T)) la procezojn por malhelpi damaĝon al homaj rajtoj.
《Konstanta Kontrolado kaj Korektado》 signifas, laŭ modeloj de tekniko kaj kvalito-kontrolo, ke oni ĉiam observas la procezojn por certigi, ke ili ne damaĝas homajn rajtojn, kaj rapide korektas problemojn kiam ili aperas.
Ĉi tio ne temas nur pri inspektado de finita produkto, sed ankaŭ pri ripetita kontrolo kaj korekto dum la tuta procezo.
Homaj rajtoj estas la sekurigaj invariantoj (safety invariants) de homa socio --- tio estas, la neŝanĝeblaj kondiĉoj, kiuj ĉiam devas esti plenumitaj. Ili estas la minimuma sekura funkciad-sfero, pri kiu la internacia komunumo interkonsentas por protekti la socion kontraŭ damaĝo kaj detruo.
Homaj rajtoj, kiel sekuriga mekanismo de socio, dum longa historio estis plurfoje ĝisdatigitaj, kiam estis mankoj en specifoj (novaj traktatoj), korektitaj per ĝustigoj (jura precedenco kaj leĝaj reformoj) por ripari erarojn en ilia efektivigo. Homaj rajtoj estas plibonigitaj per aldono de postuloj, kiam neatenditaj influoj (kiel AI aŭ klimata ŝanĝo) aperis.
Sekve, ilia efektivigo fariĝis multnivele kaj pluravice kompleksa. Tial eĉ se populistoj damaĝas parton de ĝi, la socio ne disfalos tuj.
Ja tiel popolisto profitante de la sekuriga mekanismo, t.e. homaj rajtoj, povas parte 《malrespekti homajn rajtojn》.
Popolistoj ofte incitas kontraŭstarigi dupoluse 《elitojn》 kaj 《la veran popolon》. Ili emas rigardi homrajtajn traktatojn kaj tribunalojn kiel eksterajn aŭtoritatojn, kiuj malhelpas la popola volo. Sekve, politikoj proponitaj kiel rapidaj solvoj ofte fiaskas pro homrajtaj malobservoj. Krome, ili povas pligravigi socian dividiĝon. Tiaj kazoj ripetiĝas senĉese.
Homrajto-bazita kadro kiel Homrajta Efiktakso kaj Homrajta Deviga Esprolo funkcias kiel plej efika antidota rimedo kontraŭ popolisma rapida politiko.
Igi, ke evidentaĵoj funkciu kiel bazo por prilaborado de aferoj:
Popolismo, kiu emas tuj montri sian sukceson, intuicie kaj emocie tuj-decidas politikon.
→→ Homrajta Efiktakso kaj Homrajta Deviga Esprolo sisteme trovas danĝerojn kaj ordigas la aferojn laŭ urĝeco, tiel ili enmetas "faktojn" en la politikajn planojn.
Inkludi rajtohavantojn en la decidoj:
popolismo, kiu emas tuj montri sian sukceson, ignoras minoritatojn, kiuj iĝas 《senvoĉaj homoj》.
→→ Homrajta Efiktakso kaj Homrajta Deviga Esprolo devigas partoprenon de koncernatoj en la decida proceso, tio detektas diskriminaciojn kaj ekskludadon de minoritatoj.
Leĝa kaj financa malinstigo:
Popolismo, kiu emas tuj montri sian sukceson, eĉ kontraŭleĝe aŭdacas sub la preteksto de "popola volo".
→→ Homrajta Efiktakso kaj Homrajta Deviga Esprolo per altkosta puno igas trorapidan popolflatan decidon malprofita (t.e. malinstigas ĝin). (ekz: EU CSDDD --- Corporate Sustainability Due Diligence Directive Direktivo pri Komerca Sostenebla Deviga (antaŭa) Esprolado --- kun monpuno de maksimume 5 % de la jara vendovaloro)
Travidebleco kaj respondeco:
popolismo, kiu emas tuj montri sian sukceson, kaŝas informojn por kovri, ke la decidoj en la politika plano estas nepripensitaj.
→→ Homrajta Efiktakso kaj Homrajta Deviga Esprolo devigas monitoradon kaj raportadon, tio ebligas kontroli kaj malkovri malĝustan raportojn aŭ misprezenton de la faktoj.
Longdaŭra resilienco:
tuj-rezultema popolismo plejbonigas (optimumigas) sin por (laŭ) nur balota ciklo
→→ Homrajta Efiktakso kaj Homrajta Deviga Esprolo per preventa kaj korekta ciklo certigas mez- kaj longtempajn kostefikecon kaj socian aprobon.
Normiga gardorelo:
Tuj-rezultema popolismo absolutigas "volon de plimulto" kiel solan fonton de legitimeco)
→→ HRET kaj HRDE bremsas troan aplikon de plimulta principo per la internacie agnoskita normo de "nefordoneblaj homaj rajtoj". HRET kaj HRDE funkcias kiel plurtavola sekuriga reto, kiu transformas la "tujan, simplan, ekskluzivan" skemon preferatan de popolismo en "multekostan, travideblan, polifonian (plurvoĉan)" sur jura, ekonomia kaj procedura nivelo.
HRIA (Human Rights Impact Assessment: Homrajta Efiktakso) estas revizio de desegno, kiu ekzamenas la "skizon" de socio antaŭ "produktado (efektivigo)". Ĝi anticipe ekzamenas, kiel la projekto aŭ leĝpropono povas vundi homajn rajtojn, kaj prioritigas laŭ la riskindikiloj: graveco, probablo de okazo, kaj malfacileco de detekto.
HRDD estas mallongigo de Human Rights Due Diligence (Homrajta Deviga Esploro).
Ĝi estas procezo por identigi, taksi, preventi, mildigi kaj korekti negativajn efikojn al homaj rajtoj, kiuj povas aperi dum la komercaj agadoj de entrepreno. Ĝi ankaŭ funkcias kiel DevOps (DevOps: kunfandiĵo de Development [evoluado] kaj Operations [funkciado]), kiu respondecas pri monitorado kaj korektado post efektivigo. Ĝi realtempe monitoras la bezonitan tempon por solvi plendojn [la daŭron de plendotraktado] kaj la nombron de laboraj akcidentoj, kaj publikigas la (protokolojn aŭregistrojn pri plibonigoj.
*1:GLATK+ (gejoj lesboj ambau~seksemulo, transgenruloj kaj kviro kaj aliaj. LGBTQ+