La akcidento de la nukleaj centraloj (19a-marto-2011)


(el la letero de unu membro Japana Sciencista Asocio)
De nun, la diseriĝa *1 varmo malpliiĝas iom post iom. Se oni forprenos la varmon (t.e. efike malvarmigos la nukleajn fuelojn), la afero direktiĝos finon. Do, Homa reago kontraŭ "la akcidento de perdo de malplivarmigilaĵo" estas batalo kontraŭ "la diseriĝa varmo".
Kaj la sekvonta tasko estas enfermi la radioaktivecajn materiojn. La taskoj kontraŭ la akcidento de la nuklea reaktoro estas unue haltigu; due malvarmigu; trie enfermu. Je ĉi foja katastrofo oni sukcesis pri la unua, tamen malsukcesis pri la dua kaj tria.
(Nun oni strebas malvarmigi la nukleajn centralojn.)
Ankoraŭ oni ne rajtas prognozi ĉion optimisme. Se malsukcesus... La temperaturo de la centro de la reaktoro plie altiĝos; la afero iros super la "Three Mile Island accident*2;
Rompiĝus la fundo de la premo-rezista vazo, en kiu estas la reaktoro; kaj la fandinta reaktoro falus kaj kontaktus akvon, do okazus vapora eksplodo; krome revenus la krito*3.
Sed se plej malbone irus ĉion, la afero ne iros kiel Ĉernobilo. Je Ĉernobilo la parto de la reaktoro eksplodis kaj fajregiĝs, kaj la radioaktivaj substancoj ellasita en la medio.



(日本科学者会議、福島原発問題について 2011-03-19 も参照)

*1:diseriĝo: mem-disfalo de la nuklea materio, ĝia procezo kuniras elĵetadon de varmo kaj radioj

*2:Tri-Mejlo-Islando akcidento: "akcidento de perdo de malplivarmiga materialo", 1979, USONO

*3:daŭro de iu kvanta ĉena nuklea fisio