La Tago sen nuklea centralo / 原発のない日

En Japanio troviĝas 17 lokoj / 50 centraloj de nuklea energio. Ĉiu nuklea centralo necesas regule halti kaj esti kontrolata.
Post FUKUŜIMA la centraloj sinsekve haltis por regula kontrolo, kaj neniu refunkciis ĝis nun. La vero kaj mizero de FUKUŜIMA kaj la popolopinio bazita sur la scienco ne permesis la refunkciadon.
Kaj en la 5a tago de Majo la lastaj centraloj ĉesis la funkcion. Ni atingis la tagon sen nuklea centralo. La registaro kaj gigantaj financistujo kaj industriistujo deziras refunkciigi la nukleajn centralojn. Kaj reĝimaj politikistoj diras, ke registaro permesu refunkcii per "politika decido".
Kio estas "politika decido"? Ili, politikistoj, ne havas konon sciencan. La prijuĝo pri nuklea centralo devas esti farota per nur scienco kaj teknologio, kaj la rezulto estas jam montrita. Homaro ankoraŭ ne povas regi nuklean energion, kaj tial oni devas malkonstrui nukleajn centralojn. Aliaj vojoj ne troviĝas.