Nul enoj

Iam, kiam mi estis en la bazlernejo, unu rakonto troviĝis en la lernolibro de moralo.

Iam Masao, bona knabeto, postulis rekompencon de sia patrino per la papero.

Kara patrino:

  • Purigi la ĝardenon ... 50 enoj
  • Lavi la tasojn ... 30 enoj
  • Faldi la vestojn lavitajn ... 20 enoj
  • Bati la ŝultrojn de patrino ... 20 enoj

Mi jam faris ilin.
Bonvole sume 120 enojn pagu al Masao.


Poste la patrino dankinde pagis la sumon al Masao. Kaj ŝi donis unu paperon al Masao.

Fakturo


Kara Masao:

  • Nova via vesto ... 0 enoj
  • Ĉiutaga manĝo ... 0 enoj
  • Zorgis vin, kiam vi malvarmumis antaŭ kelkaj tagoj ... 0 enoj

La sumo estas 0 enoj.


Via panjo


Masao fikse rigardis la paperon, kaj larmetinte diris al patrino, "Pardonu min".

「請求書」という単語は辞書によれば fakturo でした。しかし、「納品書」という意味も fakturo にはある。納品と請求は一連ではあっても異なる経済行為のように思えるのだが。