相関詞国―九神の国8

 ついに司祭長「アイン」が運び込まれた。というのは、彼はもう脚が立たないほど老齢であったからである。    Fine, la cxefpastro "AJN" estis enportita, cxar li jam estis tiel maljuna, ke li ne plu povis uzi siajn krurojn.
皆は彼に会釈し、王は彼に言った。Cxiuj salutis lin, kaj la regxo diris al li:-
 「司祭長さま、あなたは私が今日死ぬことを神によって定められていることを、疑いなく知っておられる。    "Sankta patro, vi sendube scias, ke estas destinite de la dioj, ke mi mortu hodiaux.
私は死ぬ前に、先ほど生まれた私の子どもたちの鼻のなぞについてだけは知りたいのだ。」Antaux mia morto mi almenaux deziras scii la misteron pri la nazoj de miaj jxus naskitaj infanoj."
 老人は五人の子どもたちを調べた。一方、大広間の人々はおどろきのうちにそれを待っていた。    La maljunulo ekzamenis la kvin infanojn, dum cxiuj en la granda salono atendis en miro.
ついに賢人は灰色の頭を上げ、強い声で言った。Fine la sagxulo levis sian grizan kapon, kaj per forta vocxo diris:-
 「神々の聖なる子、ソーカンシ国の王よ。そしてお集まりの方々よ。今日のうちに王となられる四人の王子たちと一人の王女をば、われらが全能の神「ウー」はわれらに与えたもうたのみならず、    "Sankta filo de la dioj, regxo de Korelativujo, sinjoroj kaj sinjorinoj:- Nia cxiopova dio "U" ne nur donacis al ni kvar regxidojn kaj unu regxidinon, kiuj dum cxi tiu tago jam farigxos la regxoj de Korelativujo,
自然の大いなる秘密をもわれらにお示しになった。sed li ankaux malkasxis al ni grandan sekreton de naturo.
汝らは王の子らの鼻について驚いているが、しかしこの鼻によって、全能の神「ウー」はわれわれに人間存在の全ての悲劇をお示しになっている。Vi miras pri la regxidaj nazoj, sed per tiuj nazoj la cxiopova dio "U" montras al ni la tutan tragedion de la homa ekzistado.
そこに汝らの目の前に横たわりたる五人の子ども。Jen antaux viaj okuloj kusxadas la kvin novnaskitaj infanoj.
彼らは人生の大いなる悲劇の五つの時期もしくは局面を示している。Ili prezentas la kvin periodojn aux aktojn de la granda tragedio de la homa vivo.
 一番目に生まれた王の子の鼻は、一番初めのまたは幼児の期間を示している。幼児期の知性と同じように彼の鼻が不確定であるからである。    "La nazo de la unue naskita regxido prezentas la unuan aux infanan periodon, cxar same, kiel lia nazo estas sendifina, tiel ankaux estas la infana intelekto.
幼児期の知性は光と闇、性質と事柄、匂いと音などを区別することが出来ない。Tiu ne povas diferencigi inter lumo kaj mallumo, eco kaj ajxo, aux odoro kaj sono.
その知性に何ものも印象を与えることができないのだ。Nenio ankoraux impresas gxian intelekton.
それゆえ、ソーカンシ語で「イー」という言葉が無規定性の観念を最もよく表現しているゆえに、王の第一の子、定まらぬ鼻の子の名は、「イー」であるべし。Tial, cxar la vorto "I" en la Korelativa lingvo plej bone esprimas la ideon de nedifiniteco, la nomo de la unua regxido kun la nedifina nazo estu "I".
 「それでは二番目に生まれた子の鼻を見よ。    "Nun rigardu la nazon de la due naskita infano.
これは疑問符の形をしておる。Gxi estas en la formo de demanda signo (?).
汝ら疑いなく推測しているであろう。この鼻によって「ウー」神はわれらに人間存在の第二番目の時期を明らかにしておられるのである。それは成長する子どもの知性が既に性質と事物とを区別することが出来るようになっている時期である。Vi sendube divenas, ke per tiu nazo la dio "U" malkasxas al ni la duan periodon de homa ekzistado, kiam la intelekto de la krestanta infano jam povas diferencigi inter ecoj kaj ajxoj.
この時期において常に新しい印象は子どもの知性を思考するように、また自然の神秘についての常に新しい疑問を生み出すように促進するのである。Dum tiu periodo la cxiam novaj impresoj instigas la infanan intelekton pripensi kaj fari cxiam aliajn demandojn pri la misteroj de naturo.
「キー」という語はソーカンシ語において疑問の観念をよく表現している。したがって、疑問符の形の鼻をもつ二番目に生まれた王の子の名は「キー」であるべし。Cxar la vorto "KI" en la Korelativa lingvo plej bone esprimas la ideon de DEMANDO, tial la nomo de la due naskita regxido kun la demandsigna nazo estu "KI".
 「人間の第三の時期は、三番目に生まれた王の子の鼻、矢印によって明かされた。    "La tria periodo de homa ekzistado estas malkasxita per la nazo de la trie naskita regxido- MONTRA SIGNO (↓).
この時期において成長する子どもは完璧な人間になる。Dum tiu periodo la kreskanta infano jam farigxas perfekta homo.
彼はもはや疑問を持ったりはしないで、まだ未完成の知性の人たちに道を指し示し、明らかにする。Li ne plu demandas, sed direktas kaj montras la vojon al tiuj, kies intelektoj ankoraux ne perfektigxis.
「ティー」という語はソーカンシ語で指示や指摘をもっともよく意味しているので、三番目に生まれた子の名は「ティー」であるべし。Kaj cxar la vorto "TI" en la Korelativa lingvo plej bone espeimas la ideon de direkto aux montro, la nomo de la trie naskita regxido estu "TI".
 「人生の第四の時期は、四番目に生まれた王の子の星型の鼻によって代表されていいる。    "La kvara periode de homa ekzistado estas prezentita per la STELA nazo de la kvare naskita regxido,
星型「★」の先っちょがたくさんの方向を示しているように、成熟した知性を持つ者は、自然の神秘からたくさんのことを得、また理解している。kaj same, kiel la pintoj de la STELO (★) montras en multaj direktoj, tiel ankaux la agxigxinta (matura) intelekto de la agxulo jam akiris, kaj bone komprenas multajn el la misteroj de la naturo.
「チー」という語はソーカンシ語で普遍性(集積性)〔共通性、総合性?〕を意味しているよって、四番目に生まれた星鼻の子の名前は「チー」であれかし。Kaj cxar la vorto "CxI" en la Korelativa lingvo plej bone esprimas la ideon de KOMUNECO (kolektiveco), tial la nomo de la kvare naskita regxido kun la STELA nazo estu "Cxi".
 「そして、さいごに、皆の衆、われわれは人間悲劇の第五の場面に至った。しかし、なんということ!    "Kaj fine, sinjoroj kaj sinjorinoj, ni nun venas al la kvina periodo aux akto de la homa tragedio, kaj ho ve!
五番目に生まれた子を見よ。Ekrigardu la kvine naskitan infanon.
鼻が全く無い。その兆候すら欠けている。Gxi tute ne havas nazon. Ecx signo de nazo mankas.
これはわれわれに第五の時期が、その死であることを告げているのである。Tio ja montras al ni, ke la kvina periodo estas la morto mem.
われわれの知性(魂、精神)は、四番目の時期に自然の神秘を学び、たくさんの分野でさまざまな経験を積んだのだが、突然消え去ってしまう(原文は過去形)。Nia intelekto (menso, spirito), kiu dum kvar periodoj de nia vivo lernis la misterojn de naturo, kaj amasigis cxiuspecajn spertojn en multaj fakoj, subite malestigxis (as?).
それはもはや思考しない。知覚はもはや記録しない。Gxi ne plu pensas. Perceptoj ne plu registras.
生きた機械は機能を停止し、それを継続させるものは何もない。La vivanta masxino cxesis funkcii, kaj nenio ekzistas por gxi plu.
そこで、「ネニ」という言葉はソーカンシ語で消滅、無などの概念を最も良く表しているから、五番目の鼻の無い子の名前は「ネニ」であるべし。Nu, do, cxar la vorto "NENI" en la Korelativa lingvo plej bone esprimas la ideon de MALESTO, NENIAJxO, tial la nomo de la sennaza kvina regxidino estu "NENI".
 その瞬間、王宮全体が震えるほど大きな雷鳴があり、女の赤ん坊「ネニ」の口から言葉が発せられた。    En tiu momento ektondris tiel forte, ke la tuta palaco ektremis, kaj el la busxo de la knabineto "NENI" eliris vocxo, kiu diris:-
この哀れな者よ、汝は神々の秘密を暴露したな。汝らの命を持ってこれを償えHo vi mizerulo, vi malkasxis la sekreton de la dioj, nun pagu per viaj vivoj.
賢者は急いでその手を子どもの口の上に置いたが時すでに遅し。地は震え、裂け、全土を呑み込んでしまった。La sagxulo rapide metis sian manon sur la busxo de la infaneto, sed jam estis tro malfrue, cxar la tero ektremis, malfermigxis, kaj englutis la tutan landon.
 これをもって相関詞国の話はおしまい。    Kaj per tio finigxas la historio pri la lando --- KORELATIVUJO.