| En la momento, kiam Mario Rudzinska eniris en la salonon, la pozo de tiu juna homo estis iom stranga. | |
| Li staris kun vizaĝo turnita al la kabineta pordo, kiun la mastrino fermis, kun talio iom fleksita malantaŭen, kun manoj levitaj supren, kun rigardo fiksita al la plafono. | plafono: 天井 |
| Tiun teatran pozon akompanis vizaĝesprimo, kiu signifis ankaŭ teatran kaj tre komike aspektantan ravitecon. | raviteco: 魅了されること |
| --- Aleĉjo! --- diris Mario kun admona tono, --- kia do nova sensencaĵo ĝi estas? | |
| --- Diino! --- ekkriis la juna homo duonvoĉe, | |
| ne ŝanĝante la pozon nek la vizaĝesprimon. --- Diino! --- li ripetis, | |
| kaj kun ĝemo laŭ la maniero de herooj de komedio li mallevis la kapon kaj la manojn. | gxemo: ため息 |