Sovagxa Japanio


En Jp, rulseĝulino vizitis kinejon. Ŝi amas kinojn. Post spekto de kino stavano de la kinejo diris al ŝi, "Ni estas okupataj kaj servistoj mankas. Nia kinejo havas ŝtuparon, ankaŭ vi scias. Do, por komforto por vi kaj por ni ne plu venu al nia kinejo. "

Ŝi prave plendis tion en tvitejo. Ŝi ne unuafoje, sed plurfoje venis al la kinejo k ĉiufoje servistoj helpis ŝin.

La kompanio de la kinejo deklaris pardonpeton k plibonigon pri akcepto de spektantoj inkluzive de handikaptitoj je servantoj k la ejoj.

Sed en tvitejo multaj atakas la rulseĝulinon. "monstra plendisto", "pli gravas la laboranto de la kinejo", "kompanio/socio ne devas elspezi monon por minoritatoj, handikaptitoj", "handikaptitoj devas konsideri pri si mem, ne ĝenu socion" kaj ĉia ajn blasfemo skribiĝas.

Legante tiajn skribaĵojn mia facio ruĝiĝis pro honto.

Ili ne scias "la Konvencion pri la Rajtoj de Handikapitoj" (ekvalido: 3-a de majo 2008), ili ne povas imagi, ke ili mem fariĝus handikaptitaj, ili ne havas komcepton de homaj rajtoj.

Japanoj nun estas malriĉiĝantaj ekonomie, do ĉu pro tio, krome sovaĝeco de japanoj aperas pli akure.

https://twitter.com/Blanka_Meduzo/status/1769586243254554961