Hieraŭ mi kaj mia filino vizitis la elementan lernejon por san-kontrolo antaŭ eniro.
La lernejestro klarigis al la gepatroj kolektiĝintaj.
Bonvenenon, gepatroj, kvankam la vetero estas malbona.
La nombro de viaj karaj gefiloj estos malpli ol okdek. Oni leĝdonis, ke unu klaso devas esti organizita por kvardek da lernantoj. Do, viaj gefiloj estas organizotaj en du klasoj. Jes, la nombro de unu klaso estos multa.
Kaj tamen / krome en lernojaroj de la unua kaj la dua, se la nombro de klasanoj estus pli multaj ol tridek kvin, la lernejo aranĝas unu vic-klas-estro (instruisto) por tridek kvin lernantoj. Kaj la gefiloj ricevos vic-klas-estro dum du komencaj jaroj.
Estu sane!
Sed. Unue la instruistoj donas nombron al ĉiu geinfano, kaj ili alvokis al lernontoj per nur nombro.
"La tridek-tria! Bonvole iru en la ĉambron!"
Mi dubas, ke la lernejo estas administrata ordoneme, subpreme, ne-organe aŭ ne-home kiel armeo. Kial ili ne povis voki lernonton per ne nur nombro sed kun la nomo de infano?
Certe la nomo ne estas sur la facioj, kaj ĉiu infano havis nur sian nombran karton ĵus donitan. Sed se oni momente rigardus la liston, tuj oni havus la nomon.
Ankaŭ mia filino estis alvokata per nur nombro, tio estas la unua fojo en ŝia vivo.
学校は子どもに番号を付して、番号で呼んでいた。どうして番号と名前(苗字だけでも)で呼ぼうとはしないのか。子どもの顔には名前は書いてないけれど、番号札を見ればリストですぐ名前はわかるだろうに。