https://vortaro.net/#kontroli_kd
┬┬┬┬┬┬┬┬┬┬┬┬┬┬┬┬┬┬┬
kontrol/i (tr)
1 Detale esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti:
- virta edzino kontrolas la iradon de aferoj en sia domo ;
- juna patrino, kontrolanta per sia rigardo la petolemajn movojn de du (infanoj) ;
- ni devas kontroli ĉiun vorton, ĉar alie li nin batos per silaboj ;
- kontroli la vortojn (t.e. ilian formon) per skribado oni ne povis ;
- estas necese kontroli fakton, antaŭ ol bazi sur ĝi tutan teorion;
- la L.K. estas komisiita zorgi pri la konservado de E. k kontroli ĝian evoluon;
- kontroli la kalkulon de la hotelmastro, la nombron de la voĉdonintoj;
- drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn (gardu la konscion pri ili);
- ekspertizisto kontrolas la kontojn de banko;
- la ŝtato severe kontrolas la enmigradon.
2 Esplori, ĉu io estas konforma al supozo:
- oni iras al la kongresoj por kontroli, ĉu oni ĝuste ellernis la lingvon;
- mi volas definitive kontroli, ĉu mi povos […] ;
- li ĉirkaŭrigardis por kontroli, ĉu vere minacas lin danĝero .
☞ ekzameni, inspekti.
Rim. Oni ne uzu kontroli en la senco de regi, gvidi.
┴┴┴┴┴┴┴┴┴┴┴┴┴┴┴┴┴┴┴
Rim.とは Rimarko 注意 の略。
kontroli を「支配する」とか「導く」、つまりコントロールする、という意味で使うな、と末尾に書いてある。
https://www.monato.be/2007/009128.php?p ←ここにも突っ込みがはいっている。
エスペラントの kontroli の語源については何かで読んだ気がするが、思い出せない。
もう、多くの人が「制御する」という意味で kontroli を使っているのだから、そのように流通させてはどうかと思う。